Nacia Aviada kaj Kosma Muzeo

Nacia Aviada kaj Kosma Muzeo
National Air and Space Museum
aviada muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Usono vd
Situo Vaŝingtono
Adreso 655 Jefferson Dr SW, Washington, DC 20560
Poŝtkodo 20560
Estiĝo 1946
Malfermo 1976
Direktoro John R. Dailey
Koordinatoj 38° 53′ 18″ N, 77° 1′ 12″ U (mapo)38.888333333333-77.02Koordinatoj: 38° 53′ 18″ N, 77° 1′ 12″ U (mapo)
Nacia Aviada kaj Kosma Muzeo (Vaŝingtono)
Nacia Aviada kaj Kosma Muzeo (Vaŝingtono)
DEC
Situo de Nacia Aviada kaj Kosma Muzeo
Map
Nacia Aviada kaj Kosma Muzeo
Jaraj vizitantoj: 6 900 000 (2015) Redakti la valoron en Wikidata
Parto de Smithsonian Institution vd
Retpaĝo https://airandspace.si.edu/
vdr
La Apollo luna modulo ĉe la NAKM estas modelo kiu estis uzita por testado sur la Tero. La ekspoziciaĵo estas ornamita por simili la Apollo 11 alteriĝomodulo.

La Nacia Aviada kaj Kosma Muzeo (NAKM, angle National Air and Space Museum, akronime: NASM) estas unu el la muzeoj de la Smithsonian, kiu troviĝas en Vaŝingtono, Usono. La muzeo havas la plej grandan kolekton de aviadiloj kaj kosmoŝipoj de la mondo.

La NAKM estas la plej populara el la muzeoj de la Smithsonian kaj havas la plej grandan kolekton de la monda de aviadiloj, raketoj kaj kosmoŝipoj. La muzeo ankaŭ estas grava centro por esplorado en la historion malantaŭ aviado kaj kosmaj agadoj. Preskaŭ ĉiuj ekspoziciobjektoj estas originalaj, aŭ anstataŭaj modeloj por la originalaj.

La konstruaĵo de la NAKM estas rekonita kiel unu el la plej signifaj ekzemploj de moderna arkitekturo en Vaŝingtono. Pro la proksimeco de la muzea konstruaĵo al la Kapitolo de Usono, la Smithsonian Institucio deziris konstruaĵon kiu havus imponan arkitekturon, sed kiu samtempe ne elstaris tro forte kontraŭ la Kapitolo. La arkitekto Gyo Obata de la firmao Hellmuth, Obata and Kassabaum en Sankta Luiso estis komisiita kaj la muzeo estis finita en 1976.

La NAKM havas alian etendaĵon situantan proksime de Dulles International Airport en la ŝtato Virginio - la Stephen F. Center. Odbar Heisey, kiu malfermiĝis en 2003.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne